Roztoky (la katastra teritorio kaj fervoja stacio nomiĝas Roztoky u Křivoklátu) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Rakovník, en Mezbohemia regiono proksimume 13 km sudoriente de Rakovník kaj 16 km nordokcidente de Beroun. La municipo situas sur la dekstra bordo de rivero Berounka, en dekliva kaj montetriĉa tereno. Vivas ĉi tie 1 046 loĝantoj (2024). En la municipo troviĝas du pontoj trans Berounka, ŝosea kaj fervoja, kaj ankaŭ fervoja stacio sur fervojlinio 174 el Beroun ĝis Rakovník.